Koran bonvenon

Goar Engeländer
Mi estas Goar Engeländer kaj okupiĝas pri kompostado respektive enpaĝigado kaj pri taskoj, kiuj rilatas al tio.

La aldonaĵo ›Daten- und Medientechnik‹ sciigu al vi, ke krom la kutimaj kompostaĵoj mi precipe preparas kaj kompostas mezajn kaj pli grandajn datumarojn. Tiel estiĝas prespretaj PDF-oj por libroj, katalogoj, kursprogramoj, prezolistoj kaj similaj. Miaj klientoj estas eldonejoj, kulturaj institucioj, presejoj, agentejoj, liberaj aŭtoroj, industriaj entreprenoj, pogrande komercistoj, dezajnistoj.

Sur miaj retpaĝoj vi povas konatiĝi kun mia entrepreno, kun mia laboro kaj kun projektoj, al kiuj mi kontribuis – kondiĉe ke vi komprenas la Germanan. Alikaze ne hezitu demandi min.
Tamen, sub la menuero ›Referenzen‹ vi trovos elŝuteblajn PDF, kiuj enhavas specimenojn de mia laboro.

Volonte mi akceptas retleteron de vi.

Goar Engeländer Daten- und Medientechnik
Espenweg 15   |   33102 Paderborn   |   Tel. 05251 142750   |   Fax 05251 142751   |   info@dametec.de